La kritikantoj de la anarĥiismo ne ĉiuj havas la saman ideon pri la ideologia danĝero, kiun tiu-ĉi reprezentas, kaj tiu ideo varias laŭ ilia grado de armiĝado, kaj laŭ la leĝaj eblecoj, kiujn ili havas uzi ĝin. Dum en Hispanio, inter 1936 kaj 1939, la anarĥiisto estis konsiderata tiel danĝera por la socio, ke decis lin pafi el ambaŭ flankoj (fakte, li estis submetita ne nur fronte, al germanaj kaj italaj pafiloj, sed ankaŭ dorse, al la rusaj kugloj de siaj komunistaj "aliancanoj"), la sveda anarĥisto estas konsiderata en iuj radikalaj rondoj, kaj ĉefe marksistaj, kiel obstinema romantikulo, ia politika idealisto, kun liberalaj kompleksoj profunde enradikigitaj. Pli-malpli konscie, oni ne rigardas la fakton, tamen esenca, ke la anarĥia ideologio kunigita al ekonomia teorio (la sindikatismo) finatingis, en Katalunio dum la intercivitana milito, sistemon de produktado perfekte funkciantan, bazita sur ekonomia egaleco, kaj ne sur mensa nivelado, sur praktika kunagado sen ideologia perforto, kaj sur racia kunordigado sen murdo de la individua libero, kontraŭdiraj konceptoj, kiuj bedaŭrinde ŝajnas pli kaj pli disvastigitaj en la formo de sintezoj. Komence, cele refuti ian kontraŭanarĥiistan kritikon, kiu estas ofte farita de homoj, kiuj konfuzas sian mizeran redaktistan foteleton kun barelo de pulvo, kaj kiuj, pro ekzemple kelkaj raportaĵoj pri Rusio, pensas, ke ili havas la monopolon de la vero pri la laborista klaso kaj ĝiaj kondiĉoj, mi intencas, en la sekvantaj linioj, restadi sur tiu formo de anarĥiismo, kiu estas konata, aparte en latinaj landoj, per la nomo anarĥo-sindikatismo, kaj montriĝis perfekte efika, ne nur por la konkero de antaŭe sufokitaj liberoj, sed ankaŭ por la konkero de la pano.
En la elekto de politika ideologio, tiu reĝa vojo al stato de socio, kiu esprimas almenaŭ kelkajn centonojn da similo kun la idealoj, kiujn ni revis, antaŭ ol ekkonscii, ke la teraj kompasoj estas senespere malĝustaj, enmiksiĝas preskaŭ ĉiam la ekkonscio pri la fakto, ke la malsukceso de la aliaj ebloj, ĉu ili estas naziaj, faŝistaj, liberalaj aŭ el ia ajn burĝa tendenco, aŭ ankaŭ ordoneme socialistaj el ĉiuj nuancoj, montriĝas, ne nur per la kvanto de ruinaĵoj, de mortintoj kaj kripluloj en landoj rekte trafitaj de la milito, sed ankaŭ per la kvanto da neŭrozoj kaj kazoj de frenezo, kaj manko de stabileco en landoj laŭŝajne ne trafitaj kiel Svedio.
La kriterio pri anomalio de socia sistemo, estas ne nur indigniga maljusteco en la dispartigo de nutraĵo, vestoj kaj instruaj ebloj, necesas ankaŭ ke estu bone starigita la fakto, ke tempa aŭtoritato, kiu inspiras timon al siaj administratoj, devas esti objekto de sana malfido. La sistemoj bazitaj sur teroro, kiel la naziismo, ja elmontras tuj sian naturon per fizika brutaleco, kiu ne havas limon, sed iom pli profunda pripenso kondukas rapide al kompreno, ke eĉ la ŝtataj sistemoj la plej demokrataj pezigas sur la simplaj mortemuloj angoran ŝarĝon, kiun nek la fantomoj nek la krimromanoj havas la plej etan ŝancon egali. Ni ĉiuj memoras tiujn grandajn nigrajn kaj timigajn titolojn en la ĵurnaloj, dum la munkena epoko -kiom da neŭrozoj ja pezas sur iliaj konsciencoj-, sed la milito de la nervoj, kiun la mastroj de la mondo faras precize nun en Londono kontraŭ la tergloba loĝantaro, per la ĝenerala asembleo de UNO, ne estas malpli rafinita. Ni lasu flanke tion, kio estas neakceptebla en la fakto, ke plenmano da delegitoj povas ludi kun la destino de pli ol unu miliardo da homoj, tiel ke neniu trovas tion indigniga, sed kiu diros kiagrade estas horora kaj barbara, psikologie, la metodo per kiu oni reguligas la mondajn destinojn ? La psika perforto, kiu ŝajnas esti la komuna denominatoro de la politiko, kiun faras landojn, alie tiel malsamaj, kiel Anglio kaj Sovetio, jam sufiĉas por pravigi, ke oni kvalifikas iliajn respektivajn reĝimojn nehomaj. Ŝajnas ke por la aŭtoritataj reĝimoj, tiel la demokrataj kiel la diktatoraj, la ŝtatprofito iĝis iom post iom celo en si mem, antaŭ kiu devis forviŝiĝi la origina celo de la politiko : faciligi la profitojn de iuj homaj grupoj. Bedaŭrinde, la defendo de la homa elemento en politiko estis aliigita en sloganon sensencan de liberala propagando, kiu kaŝis la egoistajn interesojn de iuj monopoloj sub la vualo de mildaĉaj homaraj dogmoj sen granda idealista enhavo, sed ĉi tio kompreneble ne povas, sola, endanĝerigi la homan kapablon de adaptiĝo, kiel la propagandistoj de la ŝtata doktrino volas kredigi nin.
La abstraktiga procezo, kiun spertis la koncepto pri ŝtato dum la tempoj estas, laŭ mi, unu el la plej danĝeraj konvencioj el la konvenciaro, kiun la poeto devas trairi. La adoro de la konkreto, pri kiu Harry Martinson ekkonsciis dum sia voyaĝo en USSR, ke ĝi estas la kerno de la ŝtata doktrino (kaj kiu montriĝis per portretoj de Stalino ĉiagrandaj kaj ĉiaspecaj), estis kompreneble nur ŝparvojo sur la vojo kondukanta al tiu kanonigo de la Abstrakto, kiu estas parto de la plej timigaj karakterizaĵoj de la koncepto de Ŝtato. La abstrakto precize, per sia netuŝebleco, per sia situo ekster la influa sfero, povas domini la agadon, paralizi la volon, malhelpi la iniciatojn kaj aliigi la energion al katastrofa neŭrozo de la enkateniĝo per psika perforto, kiu povas certe, dum ia tempo, garantii al regantoj iom da paco, da komforto kaj da ŝajna politika suvereneco, sed kiu povas finfine nur efiki kiel socia bumerango. La kompenso, kiu estas donacita al individuo dum ĉiu baloto, por la ageblecoj, je kiuj li estas senigita, estas ne sufiĉa per si mem, kaj estas tia kompreneble pli kaj pli, laŭgrade kiom lia interna kapablo de iniciato estos kunpremita. La nevideblaj ligoj, kiuj, super la nuboj, kunigas en komunumo de kompleksaj sed grandegaj destinoj, la ŝtaton kaj la grandan financistaron, la regantojn kun tiuj, kiuj manipulas ilin, kaj la politikon kun la mono, enŝovas en la malkleran parton de la homaro, fatalismon, kiun nek la ŝtatsocietoj por loĝejkonstruado, nek la romanegoj de Upton Sinclair sukcesis detranĉi.
Oni do povas pruvi, ke la demokrata ŝtato de la nuna epoko reprezentas ian tute novan malhomecon, kiu egalvaloras la aŭtokratajn reĝimojn de la antaŭaj epokoj. La principo "dividi por regi" certe ne estis forlasita, sed la angoro devenanta de la malsato, la angoro devenanta de la soifo, la angoro devenanta de la socia inkvizicio, devis, almenaŭ principe, doni lokon, kiel rimedo por suvereneco ene de la provindencoŝtato, al la angoro devenanta de la necerto kaj senpovo en kiu troviĝas la individuo, por disponi la ĉefan parton de sia destino. Enprofundigita en la ŝtata bloko, la individuo estas senĉese turmentata de obseda sento de necerto kaj senpovo, kiu probable memorigas la situacion de la boateto en la Malstromo, aŭ tiun de fervoja vagono ligita al freneziĝinta lokomotivo, kiu kapablas pensi, sed ne kapablas kompreni la signalojn, nek orientiĝi en la trakforkoj.
Iuj provis difini la obsedan analizon de la angoro, kiu karakterizas mian libron "La Serpento", kiel ian "romantikismon de la angoro", sed la romantikismo kuntrenas analizan nekonscion, intencan manieron ignori ĉiun fakton, kiu riskas ne akordiĝi kun la ideo, kiun li havas pri aferoj. Dum la romantikulo de la angoro, kaptita de sekreta ĝojo vidi subite ĉion akordiĝi, deziras almiksi la tuton en sistemon de angoro, la analizanto de la angoro batalas kontraŭ tiun tuton per sia analizo kiel antaŭa bastiono, nudigante per sia stileto ĉiujn ĝiajn sekretajn disbranĉiĝojn. Laŭ la politika vidpunkto, tio devas sekvigi, ke la romantikulo, kiu akceptas ĉion, kio povas nutri la braĝarojn de lia kredo, ne povas riproĉi ion al socia sistemo bazita sur la angoro, kaj eĉ akceptas ĝin kun fatalisma ĝojo. Por mi, kiu male estas analizisto de la angoro, endis, per analiza metodo de sinsekvaj forĵetoj, trovi solvon en kiu la tuta socia maŝino povas funkcii ne uzante angoron aŭ timon kiel fonton de energio. Kompreneble estas vere, ke tio supozigas politikan dimension tute novan, kiu devas esti liberigita el la konvencioj, kiujn ni kutimas rigardi kiel nepraj. La sociologia psikologio devas doni al si la taskon detrui la miton de la "efikeco" de la centralizismo : la neŭrozo kaŭzita de la manko de perspektivo kaj de la neeblo identigi la propran situacion en la socio, ne povas esti kompensita de materiaj avantaĝoj simple videblaj.
La dissplitiĝo de la makro-kolektivo en malgrandajn individuistajn unuojn, kiuj kunlaboras inter si, sed alie memregaj, kiujn rekomendas la sindikat-anarĥismo, estas la nura ebla psikologia solvo en neŭroza mondo, en kiu la pezo de la politika super-strukturo stumbligas la individuon. La obĵeto laŭ kiu la internacia kunlaborado estus malhelpita de la detruo de la diversaj ŝtatoj, kompreneble ne rezistas la analizon ; ĉar neniu aŭdacus aserti, ke la eksterlanda politiko farita, mondnivele, de diversaj ŝtatoj kontribuis al pliproksimiĝo de la landoj inter ili.
Pli serioza estas la obĵeto laŭ kiu la homaro ne kapablus, laŭ kvalita vidpunkto, funkciigi anarĥian socion. Eble estas vere ĝis ia punkto : la grupa reflekso ensorbigita de la edukado, kaj la paralizo de la iniciatemo efikis tute malfavore al politika penso eliranta el la multuzataj vojoj. (Precize pro tiu kialo mi elektis raporti miajn ideojn pri anarĥiismo ĉefe per negativa formo). Sed mi dubas, ke la aŭtoritatismo kaj la centralizismo estas denaskaj en la homo. Mi prefere kredus, male, ke nova penso, laŭ ĝia maniero, kiun, pro manko de pli bona termino, mi nomus la intelekta primitivismo, kaj kiu, per tre fajna analizo, plenumus radiografion de la ĉefaj konvencioj preterlasitaj de ĝia prao, la seksa primitivismo, povus fine fari prozelitojn inter ĉiuj, kiuj, koste de, interalie, neŭrozoj kaj mondmilitoj, deziras koincidigi siajn kalkulojn kun tiuj de Markso, de Adam Smith aŭ de la papo. Tio eble implicas siavice novan literaturan dimension, kies principoj indus esti esplorataj.
La anarĥia verkisto (necese pesimisma, ĉar li konscias la fakton, ke lia kontribuo povas esti nur simbola) povas momente atribui al si, tute bonkonscience, la modestan rolon de tervermo en la kultura humuso, kiu, sen li, restus malfekunda, pro la sekeco de la konvencioj. Esti la politikisto de la neebleco, en mondo kie tiuj de la ebleco estas ja tro multaj, estas, malgraŭ ĉio, rolo kiu kontentigas min, samtempe kiel socia estaĵo, kiel individuo, kaj kiel aŭtoro de "la Serpento".
Stig Dagerman (1946)
traduko far Phil
korektoj far Vinko
The critics of Anarchism do not all have the same idea about the ideological danger it represents, and that idea differs according to the degree of animosity, and according to the legal possibilities they have to use it. In Spain during the years 1936-39 the Anarchist was considered so dangerous to society that it was decided to shoot him from both sides. (in fact he was suppressed not only in the front by German and Italian rifles but also suppressed at the rear by the Russian bullets of their Communist "allies"). The Swedish Anarchist is considered in some radical circles, mostly Marxists as a stubborn romantic, with deeply rooted liberal complexes. More or less consciously, they do not recognise the fact, that essentially the anarchist ideology combined with the economic theory (Syndicalism) finished, in Catalunya during the civil war, a system of production that worked perfectly, based on economic equality, and not on mental levelling, on practical co-operation without ideological violence, and on rational coordination without the death of individual liberty, contradictory concepts which unfortunately seems to be increasingly widespread in the form of synthesis. Beginning with the aim to refute some anti anarchist critics, which are often made be people who confuse their miserable armchair with a barrel of gunpowder. And who due to the example of a few reports about Russia think that they have a monopoly on the truth about the working class and its conditions. I intend in the following lines to stay on that form of Anarchism which is well known, particularly in Latin countries, by the name Anarcho-syndicalism and shown to be perfectly effective, not just for the conquest of previously drowned freedoms, but also for the conquest of bread.
In the choice of political ideology, that royal state of society that expresses at least a few hundredths of similarity with the ideals of which we dreamed, before we realised the earthly compassions are hopelessly unjust. The knowledge that the other options failed is also intermingled, whether they be Nazis, Fascists, liberals or some other kind of bourgeois tendency, or also socialists of many nuances, have shown by the quantity of ruins, deaths, maimed, in countries directly hit by war. But also by the neurosis and cases of insanity and lack of stability in countries that apparently escaped war like Sweden.
The criteria for anomaly in a social system, is not only indignant injustice in the disparity in food, clothes and education possibilities. It also needs to be established that the temporal authority which inspires fear in its administrators, must be the object of sound distrust. The systems based on terror like Nazism immediately show their nature by physical brutality without limits. But just a little deep thinking will quickly lead one to realise that even the state systems of the most democratic states place a heavy burden on ordinary mortals that not even ghosts or criminals can match. We all remember the great, black and frightening headlines in the newspapers during the Munich epoch, -indeed neuroses weigh on their consciences- but the war on nerves which the masters of the world are making right now in London through the General Assembly of the UN, is no less refined. Let us leave aside what is unacceptable in the fact that a handful of delegates can play with the destiny of more than one billion people, so that no one finds it outrageous, but who will say how horrific and barbaric, psychologically, the method is by who regulates world destinies? The psychic violence, which seems to be the common denominator in politics, which makes countries as different as England and the Soviet Union capable of justifying each others inhuman regimes. It seems that for the authoritarian regimes, both the democratic and the dictatorial, the state benefit gradually becomes the goal in itself with the original policy wiped away: To benefit the profits of some human groups. Unfortunately the defence of the human element has become a slogan of liberal propaganda, which covers the selfish interests of a few monopolies under gentile humanistic dogmas without much idealistic content, but this cannot of course threaten the human capacity for adaptation, as the propagandists for state action want us to believe.
The abstract process that the state has undergone over time is in my opinion, one of the most dangerous conventions a poet must go through. The worship of concrete, which Harry Martinson became aware during his trip to the USSR, that it is the nucleus of the state doctrine, (and which was shown by the portraits of Stalin in all sizes and hanging in every space) this was of course only a shortcut to the canonisation of the abstract which is part of the most frightening characteristics of the concept of state. The abstract precisely, by its immutability, by its location outside the sphere of influence, can dominate the action, paralyze the will, prevent the initiatives and align the energy to a catastrophic neurosis of the imprisonment with psychic violence, which can for a certain time, to guarantee rulers some peace, comfort and apparent political sovereignty, but which can ultimately only have an effect as a social boomerang. The compensation which is given to the individual at every ballot, for the abilities at which he is deprived, are not enough for him and it is certain more and more that his capacity for initiative will be compressed. The unforeseeable links, which above the clouds unite in common the complex but grand destinies, the state and the big capitalists the rulers with those who handle them, and the politics with the money, bring into the ignorant part of humanity, a fatalism that neither the state-owned companies for housing construction nor the romances of Upton Sinclair have managed to cut off.
One can try to prove that the democratic state of the modern times represents some new type of inhumanity, that has the same values of the authoritarian regimes of previous times. The principle "Divide to rule" has certainly not been left behind, but the anxiety arising from hunger, the anxiety arising from thirst, the anxiety arising from social inquisition had, at least in principle, to give place, as a means of sovereignty within the province of providence, to the anxiety arising from the uncertainty and powerlessness in which the individual is, in order to dispose of the principal part of his destiny. Sunk in the state block, the individual is constantly tormented by an obsessive feeling of uncertainty and powerlessness, which reminds one of the boat in a tempest, or a carriage attached to a runaway train, where you are capable of thinking but cannot understand the signals, or change the track. Some have tried to define the obsessive analysis of anxiety that characterises my novel "The Serpent" as some kind of "romanticism of anxiety". but romanticism involves an analytical unconscious, a deliberate way of ignoring every fact that risks not coming into line with his idea of things. While the anxious romantic, catching a secret joy to suddenly see that they got everything right, desires to mix the total in a system of anxiety. The analyst of anxiety fights against this totality with their analysis like a former bastion, stripping with its small knife all of its secret branches. According to the political viewpoint, it must follow that the romantic who accepts everything, must feed the braziers of his faith, and cannot blame anything on a social system based on anxiety, and even accepts it with a fatalistic joy. For me, who on the contrary is an analyst of anxiety, it is by the analytical process of elimination, that a solution for a societal machine that does not run on anxiety and fear as the source of its energy can be found. Of course it is true, that this supposes a totally new political dimension that has to liberate us from the conventions that we usually assume to be absolutes. Sociological psychology must give us the task of destroying the myth of the "effectiveness" of centralisation: the neurosis caused by a lack of perspective and by the impossibility of identifying one's own situation in society, cannot be offset by material advantages merely visible. The break up of the Macro-groups into small individualistic unions who collaborate amongst themselves but otherwise self govern, advocated by Anarcho-syndicalism, is the only possible psychological solution in a neurotic world where the weight of the political superstructure squeezes the individual.
The objection that international cooperation would be hampered by the destruction of the various states, of course, does not stand in the way of analysis; for no one would dare to assert that the foreign policy made, at the world level, by various states, contributed to a closer approximation of the countries between them. More serious is the objection that humanity will not be capable of living within an Anarchistic society. Possibly there is some truth in this view, at least to an extent: the reflection of the group consists of the education it absorbs, and paralysis of initiative this causes affects political thinking in many ways. (It is mainly for this reason that I explained my views on Anarchism in a negative sense.) But I doubt that authoritarianism and centralisation is inherent in humanity. On the contrary, I would rather believe that a new thought, in its own way, which, for lack of a better term, I would call intellectual primitivism, and which, by a very fine analysis, would carry out an x-ray of the principal conventions omitted by its ancestor, the sexual primitivism could eventually make proselytes among all who, at the expense of, among others, neuroses and world wars, wish to match their calculations with those of Marx, Adam Smith or the Pope. This may in turn imply a new literary dimension, the principles of which should be explored.
The anarchist author (necessarily pessimistic, because his is consious of the fact, that his contribution can only be symbolic) can momentarily attribute to himself, a totally good consciense, the modest role of an earthquake in the cultural humus, which without him would remain barren due to the dryness of conventions. To be the politician of the impossible, in a world where those of the possible are already too many, this is despite everything a role that contents me, as a social creature, as an individual and as author of "the serpent".