Search This Blog

Sunday, 14 March 2021

IPE kaj la Persona Vivo de la Brigadistoj - IPE and the personal lives of the International Brigades




IPE KAJ LA PERSONA VIVO DE LA BRIGADISTOJ


Februare de 1937, Berl Kurtz (1907-1942), rumano loĝanta en Parizo, decidis veturi Hispanien por aliĝi al la internaciaj brigadoj, kiuj tie luktis flanke de la hispanaj respublikanoj kontraŭ la internacia faŝismo. Tion li sentis sia devo kiel revoluciulo kaj kiel komunisto, eble eĉ kiel esperantisto. Kvankam etkomercisto, li ne havis tempon likvidi sian varan havaĵon, ĉar Francio anoncis, ke ĝi tuj fermos la landlimon. Verŝajne plej grave, li forlasis la hejmon sen sciigi la kialon al sia edzino, kiu kredeble ne estus aprobinta la decidon de Kurtz.

Li estis unu el la 35.000 idealistoj, kiuj volontulis por partopreni la hispanan militon. Temas pri homoj el 50 malsamaj nacioj, multaj el ili ligataj al komunistaj partioj. Plej multnombre estis francoj, kaj granda parto el ili venis el Parizo. Krom kelkaj veteranoj de la unua mondmilito, ĝenerale ili havis neniun militan sperton. Tial en la batalfronto mortis almenaŭ 15.000 el ili, procentaĵo pli alta ol la averaĝa en la respublikana flanko. El tiu perspektivo, Kurtz estis bonŝanculo ĉar li transvivis la militon.

Post tri monatoj en Hispanio, Kurtz petis dusemajnan permeson por ĉeesti la trian kongreson de Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE), okazontan en Parizo de la 7-a ĝis la 12-a de aŭgusto 1937. Li ricevis la permeson kaj fine de julio revenis hejmen. Tie li trovis sian edzinon malsana, ŝi petis lin ne retroveturi Hispanien. Jen granda dilemo por li. Ĉu pli gravas esti bona homo kaj zorgi pri sia bezonanta kunulino aŭ ĉu li devas ligi sin al la revolucio kaj al la komunista partio? Iel ajn, li tuj komunikis la hejman situacion al la burokratoj de la partio.

Kurtz ankaŭ klarigis la aferon en la kongresejo al gekamaradoj Boubou. Marcel Boubou (1892-1942) estis franca instruisto, aktiva unue en SAT (ekde 1921), kie li gvidis la pedagogian sekcion, kaj francskale en Fédération Espérantiste Ouvrière. Li ankaŭ agadis kiel esperantisto kadre de la Freinet-movado. En 1931 Boubou forlasis SAT-on okaze de la komunista skismo por agadi en IPE. Tie li kunlaboris kun Kurtz pri rilatoj kun SAT (Lins 1988, p. 305, n. 3 mencias lin tiurilate same kiel A. Berlo). Pro sia partopreno en la kontraŭnazia rezistado Boubou estis arestota kaj sendota al la koncentrejo de Auschwitz, kie li pereis.

Al Boubou Kurtz informis, ke li ne ĉeestos la tutan kongreson, ĉar li volas pasigi kelkajn tagojn kun sia edzino por ripozi. En la IPE-kongreso li ankaŭ kolektis cigaredojn, sapon kaj aliajn necesaĵojn por siaj kamaradoj ĉe la batalfronto. Laŭ sia plano li profitus la trankvilajn momentojn kun sia edzino por konvinki ŝin pri la neceso retroveturi Hispanien. Ŝajne, ŝi ne ŝanĝis sian opinion kaj Kurtz restis en Parizo.

Tri semajnojn poste, la respondeculino de la rumanlingva grupo ĉe la komunista partio en Parizo avertis lin, ke se li ne revenos Hispanien tuj li estos konsiderata dizertulo. Intertempe la sanstato de la edzino malpliboniĝis. Okazis al ŝi akcidento, ŝia piedo estis vundita per aŭtomobilo. En tia situacio kaj sen aliaj familianoj en Parizo, Kurtz decidis ne reveturi al Hispanio kaj zorgi anstataŭe pri sia malsana edzino. Li komunikis tion al la regiona komitato de la partio, kiu montriĝis pli komprenema ol la rumana kamaradino kaj trankviligis lin.

Dum la sekvantaj monatoj okazis aliaj kunvenoj pri la afero. Interalie en oktobro Kurtz informis persone Marcel Boubou pri sia retiriĝo el la internaciaj brigadoj. Tamen la komunikado kun la gvidantoj de IPE ne funkciis flue. Sekve Gladys Keable, sekretariino de IPE-centro, aperigis notojn kontraŭ Kurtz en Informilo de IPE kaj en Sur Posteno (menciante, ke li “kunportis sapon kaj cigaredojn”) kaj sendis malfavorajn leterojn al la komandanto de lia bataliono, al iu kamarado Hans Martens, kaj fine al Kurtz mem. Tiun lastan en januaro 1938.

Ricevinte la riproĉoplenan leteron de Keable, Kurtz tuj respondis al ŝi, klarigante la aferon paŝon post paŝo. Temas pri kvarpaĝa letero, el kiuj tri paĝoj konserviĝas en la moskva arkivo pri la internaciaj brigadoj. Tie konserviĝas ankaŭ la letero en la franca sendita en aŭgusto 1937 de Kurtz al majoro de la internaciaj brigadoj en la ĉefstabejo de Albacete, Hispanio. Por ĝin verki, Kurtz uzis paperon de Proleta Esperanto Korespondanto, PEK. En tiu letero Kurtz petas portempan liberigon el sia milita devo ĉar kvankam ĝisosta revoluciulo kaj kontraŭfaŝisto li tamen estas homo, kiu devas prizorgi sian vivkunulinon. Sed li ankaŭ deklaras sin preta reveni Hispanien se lia peto ne estos akceptita.

Ambaŭ leterojn (fakte, kopiojn de la originaloj) Kurtz sendis al la majoro pri la kadroservo de la internaciaj brigadoj la 21-an januaro 1938. Lia eksplicita celo estis regajni honoron kiel eksa batalanto por libero, pridubata pro la malfavora letero sendita de Keable. Kurtz subskribis kiel eksa sekretario kaj politika delegito de la internaciaj brigadoj kaj agnoskis kiel ĉefoficiro iu Roman, respondeculo pri la balkana sekcio de la kadroservo.

La spuroj pri Berl Kurtz malaperas ĉi-tie. La nomo ne aperas en la datumbazoj SIDBRINT nek CIDOBI pri membroj de la internaciaj brigadoj. Tamen ĝi reaperas en la datumbazo pri judoj deportitaj el Francio dum la dua mondmilito. Berl Aaron Kurtz, naskiĝinta la 6-an de januaro 1907 en Banila, Rumanio, estis deportita la 25-an de septembro 1942 al Auschwitz. Tie li estis mortigita la 30-an de septembro. Kvankam Kurtz ne mencias sian judecon en siaj leteroj, eble ankaŭ pro tio li decidis aliĝi al la internaciaj brigadoj en la hispana milito.

Tiu teksto celas montri la malfacilaĵojn akordigi la familian vivon kun la revoluciula, ĉefe dummilite. En ĝi interesas ankaŭ la indico, ke IPE estis iamaniere rekonata de la (franca) Kompartio kaj de la hispanaj aŭtoritatoj kiel valida interparolanto. Krome, la sendo de letero en Esperanto sen traduko (kaj sen ia lingva klarigo/pravigo prie) fare de Kurz al la ĉefstabejo povas indiki ian rolon de la lingvo en la kadro de la internaciaj brigadoj. Ni fine omaĝas al homo, kiu batalis por libero kaj mortis pro maltoleremo kaj kruelo.

Javier Alcalde

La aŭtoro dankas al Alan Warren (https://pdlhistoria.wordpress.com/), kiu helpis lin orientiĝi en la kolekto pri la internaciaj brigadoj de la moskvaj partiaj arkivoj, alirebla je http://sovdoc.rusarchives.ru/

Fontoj

RGASPI (rusa ŝtatarkivo por socipolitika historio), Moskvo, kolekto 545, inventaro 6, dosiero 1563, folioj 74 ĝis 79. 

Bibliografio

González, Isidro. Los judíos y la Segunda República. 1931-1939. Alianza Editorial. Madrid, 2004.

Lins, Ulrich. La danĝera lingvo. Progreso. Moskvo, 1988.

Requena Gallego, Manuel; Sepúlveda Losa, Rosa María (coord.), Brigadas Internacionales. El contexto internacional, los medios de propaganda, literatura y memorias. Nausicaä. Albacete, 2008.

Skoutelsky, Rémi, Novedad en el frente. Las Brigadas Internacionales en la guerra civil. Temas de hoy. Madrid, 2006.

Datumbazoj

SIDBRINT: Sistema de Información Digital sobre las Brigadas Internacionales. Universidad de Barcelona http://sidbrint.ub.edu/

CIDOBI: Centro de Estudios y Documentación de las Brigadas Internacionales de la Universidad de Castilla-La Mancha https://www.uclm.es/es/centros-investigacion/cedobi

Bildo

Fotokonstruaĵo de J. Haertfield (detalo) aperinta en Regard,  141, 24/09/1936.


El https://mondmilito.hypotheses.org/4082

IPE and the Personal lives of the International Brigades


In February 1937 Berl Kurtz (1907-1942) a Romanian living in Paris decided to travel to Spain to join the International Brigades. which fought on the side of the Spanish Republic and against international Fascism. That was he felt, his duty as a revolutionary and a communist and possible even as an Esperantist as well. But as a retailer he could not wait to sell off his stock, because France had just announced that it would soon close the border. More importantly, he left home without telling his wife, as she probably would not support his decision.

He was one of 35,000 idealists who volunteered to take part in the Spanish war. People from over 50 different nations, many of them linked to the communist parties.  The largest number of them were French and the majority of them came from Paris. Except for some veterans of the First World War, generally they had no military experience. For this reason more than 15,000 of them died at the battlefront, a higher percentage than was average for the Republican side. From this perspective Kurtz was lucky as he lived through the war.

After three months in Spain Kurtz requested two weeks off to visit the third Congress of the International of Proletarian Esperantists (IPE), which was held in Paris on the 7th until the 12th of August 1937. He received permission and finally returned home at the end of July. There he found his wife sick, she asked him not to return to Spain. This was a great dilemma for him. Is it more important to be a good person and care for his vulnerable wife, or where his commitment to the revolution and the communist party more important? Somehow he was able to communicate his situation at home to the bureaucrats of the party. 

 He also explained his problems at the congress to comrade Boubou. Marcel Boubou (1892-1942) was a French teacher who was first active in SAT (starting in 1921), where he lead the pedagogical section, and was also active in the French Fédération Espérantiste Ouvrière (Workers Esperanto Association). He also acted as an Esperanto cadre in the Freinet modern schools movement. In 1931 Boubou left SAT during the communist schism and joined its rival IPE. There he collaborated with Kurtz on relations with SAT. (Lins 1988, p.305, n .3 mentions him in this regard as well A.Berlo). Because of his involvement in the anti-nazi resistance he was arrested and sent to the concentration camp in Auschwitz where he perished.

To Boubou Kurtz explained that he could not attend the full congress, as he wanted to spend some days with his wife and rest. While at the congress Kurtz collected cigarettes, soap and other necessaries for his comrades at the front. His plan was to make the most of those quiet moments so he could  convince his wife of the importance of returning to Spain. It seems she did not change her opinion and he remained in Paris.

Three weeks later the contact woman for the Romanian language section of the communist party in Paris informed him that if he did not immediately return to Spain he would be considered a deserter. In the mean time the health of his wife worsened. She had had an accident, her foot was wounded by an automobile. In that kind of situation and without any other family members he decided not to return to Spain and instead would stay to care for his wife. He spoke with the regional committee of the party who showed itself more understanding than the Romanian comrade and comforted him.

Other meetings on the matter took place in the following months. Among other things, in October Kurtz personally informed Marcel Boubou of his withdrawal from the international brigades. However the communication with the leaders of IPE did not work smoothly. Accordingly, Gladys Keable, secretary of the IPE Centre, published notes against Kurtz in the IPE Newsletter and in Sur Posteno (mentioning that he had "brought soap and cigarettes") and sent unfavourable letters to his battalion commander, Comrade Hans Martens. , and finally to Kurtz himself. The latter in January 1938.

After receiving the reproachful letter from Keable Kurtz quickly responded to her, explaining the matter step by step. In total it was a letter about four pages long, of which three have been preserved in the Moscow archive on the International Brigades. There is also a letter in French sent in August 1937 by Kurtz to a commander of the International Brigades at the headquarters in Albacete, Spain. To write it Kurtz used paper from the Proletarian Esperanto Correspondence, PEK. In that letter Kurtz requests time free from his military duty, because although he remains a revolutionary and anti-fascist he was still a human and had to take care of his life partner. But he also stated that he was prepared to return to Spain if his request was not accepted.

Both letters (or copies of those letters to be precise) were given to the Major in the cadre service of the International Brigades on the 21st of January 1938. His explicit goal was to reclaim his honour as a foreign fighter for freedom, undoubtedly provoked by the unfavourable letter of Keable.  Kurtz signed as a former secretary and political delegate of the international brigades and recognized as chief officer a certain Roman, in charge of the Balkan section of the cadre service.

The traces of Kurtz disappear here. The name does not appear in the databases of SIDBINT nor CIDOBI about the members of the International Brigades. However it reappears in the database of Jews deported from France during the Second World War. Berl Aron Kurtz, born on the 6th of January 1907 in Banila Romania, was deported on the 25th of September 1942 to Auschwitz. He was killed there on the 30th of September. Although Kurtz does not mention his Judaism in his letters, perhaps this is also why he decided to join the international brigades in the Spanish war.

This text aims to show the difficulties of reconciling family life with the revolutionary, especially during the war. It is also interesting to note that IPE was somehow recognized by the (French) Party and by the Spanish authorities as a valid interlocutor. In addition, the sending of a letter in Esperanto without translation (and without any linguistic explanation / justification about it) by Kurtz to the headquarters may indicate some role of the language in the framework of the international brigades. We finally pay tribute to a man who fought for freedom and died of intolerance and cruelty.

Javier Alcalde

translated into English by Reddebrek


No comments:

Post a Comment

Popular Posts