Search This Blog

Wednesday 15 April 2020

Biografia Leksikono de la Japana Anarkista Movado - Biographical Lexicon of the Japanese Anarchist Movement

Biografia Leksikono de la Japana Anarkista Movado



Eldoniĝis, fine de aprilo, monumenta verko 900-paĝa, nomata
"Biografia Leksikono de la Japana Anarkista Movado".
Ĝi enhavas ĉirkaŭ. 3000 kapvortojn-nomojn de anarkiistoj japanaj kaj alilandaj, kaj aliaj influintaj al la japana movado. La eldonejo estas komerca eldonejo Paru-Shuppan.
La verko estas japanlingva sed ĝi portas ankaŭ Esperantan titolon kaj la antaŭparolo estas dulingva Japana-Esperanta.
En ĝia redakta komitato laboris interalie du SAT-membroj-L.L-anoj, k-doj Tomiita Atusi kaj Tezuka Tosio.
Inter la 3000 kapvortoj inkluziviĝas, krom la japanaj anarkiistaj pioniroj, Osugi Sakae, Kotoku Shusui, ankaŭ SAT-anoj : Hukuda Kunitaro (la unua SAT-ano japana), Aisaka Tadasi, Yamaga Taizi, Mukai Kou (forpasinta 2003) ; alilandaj esperantistoj kaj aliaj : Sifu, Bakin, Lusin ; Eroŝenko, Lanti, Zamenhof, George Orwell kaj Han Riner, ktp.
La nomoj SAT kaj Esperanto aperas plurfoje.
A monumental 900 page work, called "Biographical Lexicon of the Japanese Anarchist Movement" was published at the end of April.
It contains around 3000 headwords- names of Japanese anarchists and anarchists from other countries, and other influences on the Japanese movement. The publisher is the commercial publisher Paru-Shuppan.

The work is in the Japanese language but it also carries an Esperanto title and the forward is in two languages, Japanese and Esperanto.

Two SAT- and L.L. members worked on its editorial committee, comrades Tomiita Atusia and Tezuka Tosio.

Included amongst the 3000 headwords, apart from the usual Japanese Anarchist pioneers, Osugi Sakae, Kotoku Shusui, there are also SAT members: Hukuda Kunitaro (the first Japanese SAT member), Aisaka Tadasi, Yamaga Taizi, Mutai Kou (passed away in 2003); Esperantists form other countries and other influences ; Shifu, Bakin, Lusin, Eroshenko, Lanti, Zamenhof , George Orwell and Has Rinner etc.

The names of SAT and Esperanto appear several times.

No comments:

Post a Comment

Popular Posts