Search This Blog

Wednesday, 30 June 2021

Elizeo Rekluzo, scienculo kaj konscienculo - Elisée Reclus, Scientist and Conscientious Objector




 Neordinara scienculo


Elizeo Rekluzo estas netipa scienculo. Engels rigardis lin kiel nuran kompilinton : ĉar unuflanke tiu liberecana komunisto ŝajnis konkuranto de la marksistoj, kaj aliflanke li ne prezentis oficiale novan teorion : fakte, el la loko de la homo en la mondo li pli ĝuste proponis fari reinterpretadon,
kiu akceptas la plej novajn konojn kaj samtempe liajn liberecanajn
principojn, cele al integri ilin en filozofion de la vivo kaj agado. Pro tiu ne dogmema pritrakto, oni lin longtempe preteratentis ; liajn kontribuaĵojn nur freŝdate agnoskis la universitata medio, kvankam li ricevis oran medalon de la Pariza kaj Londona Geografiaj Societoj, fama en sia tempo pro sia impresa populariga verko (ĉirkaŭ 30 000 paĝoj), kaj verkisto de la unua plena traktaĵo pri fizika geografio.


En sia fako, kiu estis geografio, li ofte aspektas hodiaŭ pioniro de la socia
geografio, urba geografio, geopolitiko, geohistorio, geografio kaj ekologio de la
pejzaĝoj. Fakte li opiniis, ke en la historio de la socioj la Homon oni devas starigi kerne de la geografio (neniam liatempe iu faris tion) ; ke la Homo estas la ĉefa aganto de la Naturo, t.e. de la fizika mondo : tiu vidpundkto, heredanto de la Jarcento de la Klereco, do tre antropocentra,
kiu tamen nuntempe tre forte revigliĝas pro la nekontrolata potenco de
nia specio sur la planedo. Elizeo Rekluzo estas malpli ekologo ( t.e. ekologia scienculo), ol ekologiisto planedoskale konscienca ; do, oni povas konsideri lin
kvazaŭ pioniron de planedoskala pensado pri mediprotekto, de la defendo de la bestoj kaj de la aranĝo de la Naturo.


Ni atentigu pri plia scienca kontribuaĵo de Rekluzo, malpli videbla kaj preskaŭ
nekonata, tamen tute notinda : Rekluzo estis intima amiko de Kropotkin, anarĥiisto kaj geografo same kiel li, kaj ili — ĉar ambaŭ ekzilataj en Svislando — multon intersanĝis. Ambaŭ ateistoj, ili admiris Darvinon, kiu klarigas la kreadon de la mondo sen perado de iu Dio ; tamen ili ne sukcesis agnoski, ke la sola motoro de la biologia evoluo estas tiu akra konkuro (≪ Struggle for life ≫ : Lukto por ekzisto), kiu aperas eĉ en la titolo de la ĉefa verko
de Darvino. Pro moralaj kaj politikaj kialoj ambaŭ malkonsentis, ke bestoj same kiel homoj senĉese luktas ĉiuj kontraŭ ĉiuj. Ili precipe kontraŭstaris Herberton Spenceron, kiu uzas la eltrovojn de Darvino (≪ socia darvinismo ≫) por konkludi, ke kapitalismo estas natura (lia disĉiplo en
Francio estus nun Alain Minc). Rekluzo (en kelkaj paĝoj) kaj Kropotkin (en
Interhelpo, kiel faktoro de l’ evoluo, gravega verko eldonita en 1902) proponis
unuafoje Interhelpon, t.e. koopera kunagado inter individuoj, kiel alian forton
de la Evoluo. Ili donis multajn ekzemplojn pri interhelpo en la besta mondo, aparte la koloniajn sociojn de abeloj kaj de formikoj, kie individuoj ne reproduktiĝas sed laboras por iu Reĝino, kiu sola naskas ovojn : tio fakte embarasis Darvinon ĉar tie altruismo estas la regulo. Nur en 1960
la Scienco sukcesis matematike klarigi tiun paradokson ; kaj hodiaŭ la biologio
agnoskas, ke la Evoluo de la specioj kaj ankaŭ de la socioj rezultas samtempe de Konkuro kaj de Interhelpo.


Engaĝita geografo


La plurfaka, engaĝita vidpunkto de Rekluzo aspektis iom stranga por liaj samtempuloj ĉar li inversigis la perspektivon, disponigante al la popolo la geografion, kiu tiam estis fako freŝe naskita pro la peto de la regantoj kaj militistoj. Vidal de la Blache, la konservativa, agnoskita fondinto de la franca geografio (kiu publikigis siajn unuajn verkojn tuj post Rekluzo)
celis politikan pseŭdo-neŭtralecon kaj sciencisman objektivecon, kiuj estis
favorontaj la disvatigadon de liaj ideoj en la universitataj medioj. Siaflanke la
anarĥiisma komunisto Rekluzo plene akceptis sian partiecon kaj sian revolucian engaĝiĝon ; li ne plu konsideris la Homon kiel observanton, sed kiel la aganton de la transformado de la natura mondo, kies respondecon li devas porti.


Tiu ne tre kutima engaĝiĝo, kiu igis lin longe nefama, igas lin nun fama, ĉar nun estas malfacile ne agnoski, ke liaj timoj antaŭanoncis nian nunan mondostaton : la naturo regata de la homo, kaj la homo regata de la konkurado.


Tamen ĉar Rekluzo naskiĝis en plurinfana kunigita familio, li ne tiel vigle antaŭanoncis la naskiĝkontrolon, kiun li kritikis, taksante, ke la racia ekspluatado de la naturaj riĉaĵoj sufiĉas por satigi la mondajn bezonojn — liatempe tio eble povus esti prava, sed nun iĝas pli kaj pli malprava.


Homo kun konscienco


Filo de fervora pastoro, kiu rekonis nur sian konsciencon por juĝi inter Dio kaj li, Elizeo senĉese postulegis liberecon. Li enmetis ĝin en striktan sistemon de pensado kaj agado, kiu estigis lin iu laika sanktulo.


Al li ne sufiĉis la vortoj ; li estis vegeterano pro etiko en epoko, kiam oni ne
parolis pri la problemo de la rajtoj de la bestoj, eĉ en la revoluciaj medioj. Guvernisto en usona plantejo, li rifuzis ĝui la avantaĝojn de sia stato kaj kontraŭstaris sklavecon, poste edziĝis al kolora virino pro kontraŭrasisma konvinko. Dum la Pariza Komunumo li ekbatalis per la armiloj kaj estis kondamnita al punlaboro poste al ekzilo, kiun li propravole daŭrigis
ĝis la morto. Li publike subtenis la serion de anarĥiistaj atencoj je la fino de
la XIXa jarcento, kaj pro tio perdis la postenon de universitata profesoro, kiun
oni fine ĵus proponis al li en Belgio.


Resume li estis libera homo, aparte originala scienculo, tiom malorgojla kaj
tiom respektoplena de aliuloj, ke li restis longe malagnoskita ; kreinto de altracia, mirinde kohera kaj antaŭscianta pensosistemo ; honesta moralisto, kiu rifuzis iun ajn kompromison , kaj kiu preferis vivteni sin per sia plumo, ol propeti postenon : unuvorte li estis ekzakte la malo de karieristo.


Petro Ĵuventin,
Direktoro pri esplorado en CNRS
(Nacia Centro pri Scienca Esplorado),
esploristo pri Ekologio.


Aldona komento pri la enhavo :


≪ Pro moralaj kaj politikaj kialoj ambaŭ malkonsentis, ke bestoj
same kiel homoj senĉese luktas ĉiuj kontraŭ ĉiuj. ≫


Oni ja ofte kutimas tiel prezenti la vidpunkton de Kropotkin, sed sajnas ke la
realo estis iom alia. Kvankam li ja verkis Interhelpon por rebati al la tezoj de la
sociaj darvinistoj, li tion faris surbaze de konvinkoj, kiujn li akiris jam kvardek
jarojn pli frue, antaŭ sia politika radikaliĝo, okaze de esplormisio en Siberio. Tie la interindividua konkurenco estis multe malpli akra ol sub la tropikoj, kie Darvino mem kolektis la materialon por siaj studoj. Do, plej versajne la sciencaj observoj de Kropotkin (kongruaj kun aliaj verkoj tiutempe publikigitaj ruslingve, do plejparte nekonate de la okcidenta publiko) rolis en la formiĝo de liaj politikaj konvinkoj, kaj ne la malo (eĉ se li poste nekontesteble metis siajn sciencajn konojn je la servo de siaj ideoj).


Se vi scipovas la anglan, vi povas pli detale informiĝi pri tio ĉi ĉe :
http://www.marxists.org/subject/science/
essays/kropotkin.htm


… kaj se vi ne scipovas la anglan, aŭ/kaj ne disponas pri retaliro, vi same bone
povos informiĝi legante la eseon titolita Kropotkine n’etait pas cinoque en La foire aux dinosaures de Stephen Jay Gould, eld. Points, 1997


Vinko Markov

Elisée Reclus, Scientist and Conscientious Objector

Not an Ordinary Scientist

Elisée Reclus was an atypical scientist. Engels considered him as nothing more than a compiler; mainly because he believed libertarian communism was in opposition to Marxism, and on the other hand Reclus never proposed a new theory of his own. Its true that regarding man in the world Reclus preferred to reinterpret the latest knowledge and combined it with his libertarian principles  in order to integrate them into a philosophy of life and action. Because of this undogmatic approach he was neglected for a long time, his work has only recently received recognition from the academic community, although he had received gold medals from both the London and Paris geographical societies and had been famous during his life with over 30,000 pages published in the field of geography, including the first full treatise on physical geography.


In his department; geography, he is often seen as a pioneer of social geography, urban geography, geopolitics, and ecology of the landscape. In fact, he thought that in the history of societies humanity should be placed at the heart of geography (no one ever did this); that humanity was the chief actor in nature, and the physical world: this viewpoint, very much the heir to the Age of Enlightenment, very much anthropocentric, is currently very much reviving due to the uncontrolled power of our species on the planet. Elisée Reclus was less of an ecologist (ecological scientist) and more of a planet-conscious scientist; so one could consider him a pioneer of planetary-scale thinking on environmental protection, the defence of animals an the arrangement of nature.

Let us draw attention to another scientific contribution of Reclus, less visible and almost totally unknown, yet quite remarkable. Reclus was a close friend of Peter Kropotkin, an Anarchist and geographer just like him, and they - both exiled in Switzerland- exchanged much. Both atheists, they admired Darwin, who explained the creation of the world without the intercession of a God. However they did not agree that the only engine of biological evolution was fierce competition (struggle for life) which appears even in the title of Darwin's main work [On the Origin of species via Natural Selection, or the Preservation of Favoured Races in the Struggle for Life]. Due to moral and political reasons, both disagreed that humans and animals ceaselessly struggled in competition of everyone against everyone else. They were particularly opposed to Herbert Spencer, who used Darwin's work (Social Darwinism) to argue that capitalism was natural, his successor in France would be Alain Minc [Businessman and political advisor]. Reclus (in a few pages) and Kropotkin (in Mutual Aid as a factor of evolution, an important work published in 1902) proposed as Mutual Aid e.g. co-operative collaboration between individuals as another strength of evolution. They gave many examples of mutual aid within the animal world, especially the colonial societies of Bees and Ants. Creatures which don't mate with but work for a queen that alone lays the eggs: this embarrassed Darwin as altruism was the rule here. Only in 1960 has science successfully explained this paradox, and today biology acknowledges that the evolution of both species and societies is the result of competition and mutual aid.

Engaged Geographer

Reclus's multifaceted and engaged approach seemed a bit strange to his contemporaries because he gave geography to the people, when it was still a young department born at the request of governors and military. Vidal del Blache, the conservative and agnostic founder of French geography (who published his first works immediately after Reclus) aimed at political pseudo-neutrality and scientific objectivity that were favouring the spread of his ideas in the university circles. For its part, the anarchist communist Reclus fully accepted his partisanship and his revolutionary commitment; he no longer regarded Man as an observer, but as the agent of the transformation of the natural world, for which he must bear responsibility.

That not-so-usual engagement that made him long infamous makes him now famous, because now it’s hard not to acknowledge that his fears foreshadowed our current state of the world: man-dominated nature, and competition-ruled man.

However, because Recluse was born into a multi-child family, he did not so vigorously anticipate the birth control he criticized, believing that the rational exploitation of natural resources was enough to satisfy the world's needs - in his time this might be right, but now it is becoming more and more more wrong.

Man with a Conscience

The son of an ardent pastor who recognized only his conscience to judge between God and him, Elisée constantly demanded freedom. He placed it in a strict system of thought and action that made him a lay saint.

Words alone were not enough for him, he was an ethical vegetarian at a time when no one spoke about the rights of animals, even in revolutionary circles. A school governor on an American plantation, he refused to enjoy the benefits of this state of affairs and hated slavery, he married a woman of colour as a statement of anti-racist commitment. During the Paris Commune, he took up arms and was condemned to hard labour and then exile, which he voluntarily continued until his death. He publicly supported the Anarchist attacks at the end of 19th Century which cost him the post of university Professor that had just been granted to him in Belgium.

Basically he was a free man, especially an original scientist, so carefree and so respectful of others that he long remained unrecognised; creator of an altruistic, wonderfully coherent and preconceived thinking system, an honest moralist who refused any compromise, and who preferred to make a living by the pen: in other words the opposite of a career.   

Petro Ĵuventin,

Director of Research at CNRS

(National Centre of Scientific Reasearch)

researcher on ecology.

Additional Comment about the Contents

"Due to moral and political reasons, both disagreed that humans and animals ceaselessly struggled in competition of everyone against everyone else"

It is often customary to present Kropotkin's views in this way, but the reality seems to be a little different. Although he did write Mutual Aid to counter the theses of the social Darwinists, he did so on the basis of convictions he had already acquired forty years earlier, before his political radicalization, on the occasion of a research mission in Siberia. There the inter-individual competition was much less fierce than under the tropics, where Darwin himself collected the material for his studies. So, most likely Kropotkin's scientific observations (consistent with other works published in Russian at the time, so largely unknown to the Western public) played a role in the formation of his political convictions, and not the other way around (even if he later unquestionably put his scientific knowledge at the service of their ideas).

If you know English, you can read more detailed information about this here

http://www.marxists.org/subject/science/essays/kropotkin.htm

And if you do not know English and or don't have access to the internet, you can read the essay titled Kropotkine n’etait pas cinoque en La foire aux dinosaures  by Stephen Jay Gould published in 1997.

Vinko Markov


Translated into English by Reddebrek.




No comments:

Post a Comment

Popular Posts