Search This Blog

Wednesday, 3 February 2021

El “Kio estas Anarkiisto?” de E.Armand - What is an Anarchist? by Emile Armand

 


El “Kio estas Anarkiisto?”

de E.Armand


- Oni kutime ligas historie la anarkion al la laborista movado, kiu sub nomo Internacio floradis fine de la reĝado de Napoleono la III-a . Tio malĝustas. La malamon kaj la insultojn, per kiuj Karl Marks, la granda profeto de l’science socialismo, persekutadis Mikaelon Bakunin, ne kaŭzis profundaj malakordoj intelektaj aŭ etikaj. Bakunin kaj ties amikoj estis forpelitaj de la Internacio, ĉar federalistoj, malcentralizemaj, insurekciemaj, malamikaj al la formo de Ŝtatisma konkero por la parlamentaj seĝoj, kiun estis aplrenonta la socialista agado. La amikoj de Bakunin, la federalistoj, proklamis sin kolektivistoj kaj iuj inter ili hodiaŭ riproĉas al la socialismo, ke ĝi akaparis tiun kvalifikon; ja federalistoj tradukis kaj disvatigis en la mediteraneaj landoj “la Kapitalo”-n, la ĉefan verkon de Marks. Certe, Bakunin estis anarkiemulo, ofte perforteme kaj foje profunde, sed se oni zorge studas la movadon de la Ĵurasa federacio (kaj foras de ni la penso mistaksi la agadon, kiun ĝi siatempe plenumis), oni en ĝi renkontos ĉiujn reaperojn de la iama socialismo: kredo je la egaleco, la frateco inter ĉiuj homoj; ideoj pri universalaj solidaro kaj amo, pri estonta socio, pri revolucio savonta kaj tiuj transformonta la homaron – konceptoj, kiujn la anarkiismo, kiel la aliajn, submetiĝas al la individua analizo kaj kiuj estas neniel specife anarkiismaj, Verdire, la federalistoj de la Internacio montriĝis anarki-emaj en la koncepto pri le taktiko kaj la organizado de la socialisma movado. Por la cetero, nenio diferencigis ilin de la tiamaj revoluciaj socialistoj.


Situante ekstere, eksterpartiaj, specoj de perditaj infanoj, vivantaj antitezoj de l’socialismo, la narkiistoj malakordas sur ĉiuj punktoj kun la nuna socio. (…)


Ĉar ĝi lokiĝas trans la kutimaj reguloj, trans la aŭtoritatoj, kiuj ilin regas, la anarkiismo ne estas nura doktrino, nura sinteno, ĝi estas vivo. Ĝi ne estas sistemo, kolekto el preskriboj, malfekunda filozofio, ĝi estas konstanta aplikado, realigado, aktivado ĉiutaga!


La anarkiisto negas la leĝon, stariĝas kontraŭ la aŭtoritato de ties reprezentantoj, kontraŭ la agoj de la plenumantoj de la socio, tial ĉar li asertas kapabli doni mem leĝon al si kaj trovie en si la forton necesan por ekzists kaj konduti, tio sen ekstera interveno, ankaŭ sen kompromitiĝo. Li konceptas neniujn aliajn societojn, ol asociajon el kamaradoj unuiĝintaj per komuna akordo kaj libera laboro. La societoj, en kiuj li vivas, bezonas, por pludaŭri, mil specojn de aŭtoritatoj: aŭtoritato de dio, aŭtoritato de leĝodonantoj, aŭtoritato de la riĉeco, de la konsiderindeco, de la respektindeco, de la prapatroj, de ĉiusepcaj programoj. La anarkiisto, elvokante sin mem, ekzamenas, konsideras ĉiujn aferojn, akceptas aŭ forĵetas laŭ tio, ĉu la proponataj aŭ prezentataj ideoj kongruas aŭ ne kun lia vivkoncepto aŭ kun liaj individuaj aspiroj. Ĉiuj homoj akceptas esti determinataj de sia medio; strebas la anarkiisto – kalkulante kun la neeviteblaj fizikaj kondiĉoj – unue sin determini mem, poste roli kiel determinanto de l’medio.


Konklude, la anarkiistoj prezentas al si:


a) homon idealon: La anarkiiston; la homaron unuecon neganta la aŭtoritaton kaj ties ekonomian korolarion: la ekspluatadon; la estulon, kies vivo konsistas el daŭra reagado kontraŭ medio, kiu nek povas nek volas lin kompreni aŭ lin aprobi, tial ĉar la konsistigaj eroj de tiu medio estas sklavoj de malklero, de apatio, de prapatraj difektoj, de la respekto al la establitaj aferoj;


b) homan ideolon: La konscian individuon, emancipoĝontan, sur la vojo al realigado de nova tipo: la homo sen dioj kaj sen mastroj, sen fido kaj sen leĝo, kiu sentas neniam bezonon pri reglamentado aŭ ekstera trudo, tial ĉar li posedas sufiĉe de volkapablo por determini siajn proprajn bezonojn, uzi siajn pasiojn por pli disvolviĝi, multigi la eksperimentojn de sia vivo kaj konservi sian individuan ekvilibron;


c) socialn idealon: La anarkisstan medion, socion, en kiu la homoj – izolitaj aŭ asociitaj – determinus sian individuan vivon, en siaj aspketoj intelekta, etika, ekonomia, per libre interkonsentita kaj aplikata akordo, bazita sur “reciprokeco”, antentante pri la libero de ĉiuj, bridante la liberon de neniu.


(trad. Kribo)

An excerpt from the essay What is an Anarchist? written by French individualist Anarchist and supporter of nudism Emile Armand.


What is an Anarchist?

by 

Emile Armand


Anarchy is usually linked historically to the labour movement which flourished under the International and at the end of the reign of Napoleon III. This is incorrect. The hate and the insults with which Karl Marx the great profit of "scientific socialism" persecuted Mikhail Bakunin did not cause deep intellectual or ethical divisions. Bakunin and those friends who were expelled from the International because they were federalists, against centralisation and in favour of insurrection, were the enemy of the form of state conquest via parliamentary seats that was being celebrated as socialist action. The friends of Bakunin called themselves Collectivists and some of them today reproach socialism for appropriating that term; yes federalists translated and promoted Capital the chief work of Marx in Mediterranean countries. Certainly Bakunin was an Anarchist, often  violently and deeply so, but if one studies the movement of the Jura Federation (and the thought of misjudging the action which it once performed is far from us) in it we will encounter the reappearance of socialism: faith in equality, brotherhood between all peoples, ideas about universal solidarity and love, about future society, about a revolution that will save humanity and transform it - concepts which anarchism, like the others, are subject to individual analysis and which are in no way specifically anarchist. It is true to say that the federalists of the International showed anarchic tendencies in the concept of action and organisation in the socialist movement. For the rest, nothing differentiated them from the revolutionary socialists of the period.


Located outside, partisan, kinds of lost children, living antitheses of socialism, the narcissists disagree on all points with the current society. (...)

Because it is located beyond the usual customs, beyond the rules that they use to reign, Anarchism is not only a doctrine, nor an attitude, it is life. It is not a system, a collection of prescriptions, a sterile philosophy, it is a constant application, realization, daily activity!

The Anarchist denies the law, stands against the authority of representatives, against the actions of the majority of society, this is because he asserts that he is capable enough to give himself law and to find within it the strength necessary to exist and behave, and without outside intervention or without compromise. He conceives of no other society other than an association of comrades united by common accord and free labour. The societies in which he lives need a thousand different types of authority; the authority of God, the authority of the legislators, of the rich, of the intellectuals, of the respectable behaviours, of the patriarchs, of programs of every type. The Anarchist turns to himself, considers every matter, accepts or rejects according to his reason, whether or not the proposed or presented ideas are consistent with his conception of life and individual aspirations. All people accept to be determined by their environment; the anarchist strives - calculating with the inevitable physical conditions - first to determine himself, then to act as a determinant of the environment.


In conclusion, the Anarchist presents himself:


A) Human Ideal: The Anarchist; the unity of humanity negates authority and its economic corollary: exploitation; the being whose life consists in a constant reaction against an environment that neither can nor wants to understand or approve of him, because the constituent elements of that environment are slaves of ignorance, of apathy, of ancestral defects, of respect for established things; 


B) Human Ideal: The Conscious Individual; emancipatory, on the way to the realization of a new type: man without gods and without masters, without faith and without law, who never feels a need for regulation or external coercion, therefore because he possesses enough volition to determine his own needs, use his passions to further develop, multiply the experiments of his life, and maintain his individual balance;


C) Social Ideal: The Anarchist method; a society, in which the people - either in isolation or in association- would determine his individual life, in its aspects intellectual, ethical, economic, by a freely agreed and applied agreement, based on "reciprocity", anticipating the freedom of all, curbing the freedom of no one.


(Trad Reddebrek)

No comments:

Post a Comment

Popular Posts